Saltu al enhavo

Blake Edwards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blake Edwards
Persona informo
Naskonomo William Blake Crump
Naskiĝo 26-an de julio 1922 (1922-07-26)
en Tulsa
Morto 15-an de decembro 2010 (2010-12-15) (88-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Don Crump (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Lillian Virginia McEdward (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Julie Andrews (1969–2010)
Patricia Walker (en) Traduki (1953–1967) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jennifer Edwards (en) Traduki
 ( Patricia Walker (en) Traduki)
Geoffrey Edwards
 ( Patricia Walker (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Emma Walton Hamilton (en) Traduki (duonfilino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
filmaktoro
skulptisto
reĝisoro
verkisto
scenaristo
filmproduktoro
aktoro
produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1942– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Blake EDWARDS (la 26-an de julio 1922 - la 15-an de decembro 2010 ) estis aklamita kinoreĝisoro, Oscar- gajninto kaj respondeca pri pluraj gravaj produktaĵoj kiel la Rozkolora Pantero filmoserio kaj la sukcesaj filmoj Breakfast at Tiffany's kaj Victor Victoria.

Naskiĝis la 26-an de julio 1922 en la urbo Tulsa, en Oklahomo, en Usono, nomata William Blake Crump. Infanaĝe li ludis en pluraj filmoj kaj eĉ verkis scenarojn. Lia sukceso en reĝisorado okazis en 1961 kiam li reĝisoris kaj produktis la filmon Breakfast at Tiffany's, ĉefroligante la Oskar-gajninton Audrey Hepburn. En 1962 li reĝisoris la filmon Days of Wine and Roses kun Jack Lemmon kaj Lee Remick.

Post ĉi tiu filmo venis La Rozkolora Pantero ĉefrolita de la aktoro kaj komikulo Peter Sellers, kiu estis premiere prezentita en 1963 kaj iĝis komedia filmo kiu estis sekvita per ok pliaj filmoj kiuj ankaŭ iĝis furoraĵoj, kiel ekzemple A Shot in the Dark (1964).

En 1959 li reĝisoris la komedion Operation Petticoat kun Cary Grant kaj Tony Curtis. En 1965 li skribis kaj reĝisoris la komedion The Great Race kun Jack Lemmon kaj Tony Curtis. En 1984 li reĝisoris la filmon Mickey kaj Maud kun Dudley Moore en la gvidrolo.

Post sia geedziĝo kun filmaktorino Julie Andrews, li reĝisoris kaj produktoris plurajn filmojn kun ŝia partopreno, inkluzive de Darling Lili, la komedio 10, la dramo That's Life! (1986), kaj la premiita filmo Victor Victoria.

En la 75-a Akademia Premio en 2004, Edwards ricevis honoran Oskaron por dumviva atingo.

Li estis edziĝinta al Patricia Walker inter 1953 kaj 1967 kaj ili havis du infanojn kune. De 1969 ĝis sia morto li estis edziĝinta al Julie Andrews kaj ili havis du adoptfilinojn.

En 2005 li ricevis honordoktorecon de Ŝtata Universitato de Arizono [1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Honorary Degrees, Arizona State University

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]